
The Tower of Babel (Genesis 11: 1-9)
Esperanto
- Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
- Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en
la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis.
- Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni
brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por
ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko.
- Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon,
kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron,
antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la
tuta tero.
- Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la
turon, kiujn konstruis la homidoj.
- Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon
ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne
estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari.
- Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por
ke unu ne komprenu la parolon de alia.
- Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de
la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon.
- Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis
la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur
la supraĵon de la tuta tero.
Hear a recording of this text by Jan Jurčík
Information about Esperanto |
Esperanto phrases |
Esperanto numbers |
Tower of Babel in Esperanto |
Esperanto learning materials
The Tower of Babel in International Auxiliary Languages (IALS)
Esperanto,
Folkspraak,
Ido,
Interglossa,
Interlingua,
Interlingue/Occidental,
Lingua Franca Nova,
Lojban
Other Tower of Babel translations
By language |
By language family
Learn Chinese Characters with the Omniglot Chinese app